Bernhard Schmidt naskiĝis la 11-an de aprilo en la jaro 1879 sur la estonia balta insulo Naissar. Kiam li estis dekkvinjara, deŝiris pulvoeksplodo lian dekstran antaŭbrakon. Sed tio ne povis deteni lin konstrui kameraon ankoraŭ en la sama jaro. En 1895 li dungiĝis kiel telegrafisto ĉe savteamo en Tallin. Inter la jaroj 1895 kaj 1901 li laboris kaj kiel fotografisto kaj ankaŭ en la elektromotora fabriko "Volta".
Ĉirkaŭ la jaro 1900 li konstruis sian unuan teleskopon kun 5''-a aperturo kaj per ĝi observadis en 1901 la novaon Persei. En la sama jaro li iris al Göteborg por studi tie en la teknika faklernejo, sed li transloĝiĝis jam en oktobro al Mittweida kaj daŭrigis sian studadon je la tiea teknika faklernejo.
En la jaro 1903 li ŝlifis spegulon por la stelobservejo, kiu ekzistis inter la jaroj 1898 kaj 1910 en Altenburg. Tio estis lia unua spegulo servanta por profesiaj celoj. Per la ŝlifado de speguloj, kiujn li vendis unuavice al amatoraj astronomoj, Schmidt perlaboris alpagon al si.
En la jaro 1904 li fondis en Mittweida optikejon. La optikejo disvolviĝis nur lante, sed iom post iom ĝia bona reputacio disvastiĝis en la tuta Germanio. En 1913 li riparis 50-centimetran lentobjektivon de Steinheil, per kiu Ejnar Hertzsprung poste faris eksterordinare bonajn observadojn. Schmidt vendis ankaŭ du grandajn spegulojn (60 cm kaj 30 cm) al la universitato de Prago. En la jaro 1926 la optikejo ĉesis ekzisti. Proponon de dungiĝo ĉe Zeiss li rifuzis, ĉar li volis resti sendependa. Tial li iris en la jaro 1927 al Hamburgo por labori kiel optikisto en la stelobservejo Bergedorf. Tie Schmidt observadis per diversaj instrumentoj. En la jaro 1928 li fotografis la jupiteron, la saturnon kaj la lunon.
En la reveturo de la Pacifiko post suneklipso en la jaro 1929 Schmidt diskutis kun Walter Baade la efektivigeblecon de larĝangula astrokamerao. Post la reveturo li pretigis en 1930 en sia laborejo ĉefspegulon kun diametro de 44 cm-oj (17,3'') kaj korektadan platon, kiu havis 36 cm-ojn (do 14'') diametre. La apertura proporcio estis f= 1,75 kaj la vidkampo 7,5°. La unua farita foto per tiu novspeca instrumento montras tombŝtonon de proksima tombejo. La larĝangul-objektiva kamerao evoluiigita de li, estas nun konata kiel Schmidt-kamerao. La unua ekzemplero, kvankam jam ne en la originala stato, rigardeblas nun en la muzeo de la stelobservejo en Hamburgo. La ĉefspegulo en la Dua mondmilito fare de la mararmeo estis detruita ĉe milita utiligo kaj anstataŭita de spegulo de Zeiss.
La unuan de decembro en la jaro 1935 Schmidt tuj post vojaĝo al Nederlando mortis je pneumonio. En tombejo proksime de la stelobservejo li estas kremaciita. En la jaro 1960 oni nomis la malgrandplanedon numero 1743 laŭ Schmidt. La plej granda Schmidt-kamerao de la mondo troviĝas en la Karl-Schwarzschild-observejo Tautenburg ĉe Jena. La ĉefspegulo havas du metrojn diametre kaj korektadan platon de 1,34 metroj. Tielnomataj Schmidt-Cassegrain-teleskopoj nun en la la amatora astronomio estas ofte uzataj.