Antaŭhistorio

En la dua duono de la 18-a jarcento la astronomio forte prosperis kaj ankaŭ ĉe la princoj de la germanaj princlandoj ekfloris la modo laborigi astronomojn kaj aranĝi astronomiajn observatoriojn. Tiel la duko Ernst la Dua vokis la astronomon Franz Xaxer de Zach al sia kortego kaj ordonis pretigi stelobservejon sur la Seeberg-monto ĉe Gotha. Sinjoro Zach ludis gravan rolon ĉe la internacia kampanjo pri la serĉado de malgrandaj planedoj en la nekonata interspaco inter marso kaj jupitero.

Lia lernanto fariĝis Bernhard August de Lindenau (1779- 1854), kiu transprenis la gvidadon de la stelobservejo en la jaro 1804. Ankaŭ de Lindenau dediĉis al la internacia komunikado, precipe per la eldonado de tiaj gazetoj, kiaj la "Ĉiumonata korespondado por la prosperigo de la geografio kaj astronomio" kaj la "Gazeto pri astronomio kaj similspecaj sciencoj". En la jaro 1835 de Lindenau fariĝis honora membro de la Naturesplora societo de la Osterlando. Tie li prelegis pri astronomiaj kaj geologiaj temoj.

Ekde la jaro 1877 oni komencis post dudekjara paŭzo denove prelegi pri astronomio. Aktive partoprenis dr-o Hübler (Luno 1877), dr-o Rothe (marslunoj 1878), dr-o Voretzsch (historio de la refraktoroj; 250-a tago de morto de Galilei, 1892), Winkler sunmakuloj, 1894), dr-o Schmidt (sunprotuberancoj) kaj prof-o Flemming (La efikado de la rotacio de la Tero, Pri la mondtempo).

En la jaro 1898 oni fondis astronomian observatorion. La gvidadon transprenis Friedrich Krüger, kiu poste en la jaro 1898 estis elektita en la direktorion de Naturesplora societo. Sinjoro Krüger plurfoje prelegis en la societo. Sinjoro Bernhard Schmidt, tiam loĝanta en Mittweida kaj ne identa kun la supre nomita dr-o Schmidt, konstruis en la jaro 1903 por la observatorio en Altenburg sian unuan por profesiaj celoj elpensitan spegulan teleskopon. Sinjoro Schmidt unuavice estas konata pro la eltrovo de sia tielnomata Schmidt-speguloteleskopo. Sinjoro Krüger transloĝiĝis en la jaro 1909 al Aarhus en Danlando.

En la jaro 1910 oni fermis la observatorion. La konstruaĵo servas hodiaŭ kiel loĝdomo.

Ankaŭ la framasonistoj de la loĝio "Archimedes ĉe la tri desegnotabuloj" en Altenburg interesiĝis pri la astronomio. Por ekzemplo frato Patuschka prelegis en la klubo pri la temo "Stelaj amasiĝoj, nebulmakuloj, kosmo".

En la tridekaj jaroj de la 20-a jarcento ekzistis en la regiono la duka stelobservejo Wolfersdorf, prizorgata de Ernst Joachim Meyer kaj la duko Ernst la Dua. Je la 16-centrimetra refraktoro oni uzis fotometron kun kalio-argono-pilo. Per tio oni observis Ŝanĝiĝantajn stelojn, interalie du novaojn. Tiaj teknikaĵoj tiam estis la plej moderna, kia imageblis. Pro la okupiĝo pri Ŝanĝigantaj steloj oni flegis bonajn kontaktojn al Cuno Hoffmeister en Sonneberg. Tiu Hoffmeister prelegis en la jaro 1938 ĉe la Naturesplora societo pri observoj en Namibia. Male al la observatorioj en la regiono de Altenburg la observatorio en Sonneberg persiste spitis ĉiujn turbulentojn de la historio kaj estas ankoraŭ nun mondfama pro sia dum multaj jarcentoj kompleta fotografia observado de la ĉielo.

En GDR ĉe la Kulturligo la fakgrupo de astronomio ekzistis de la mezo de la kvindekaj jaroj ĝis la jaro 1968 kaj en la jaroj de 1982 ĝis 1990. Kiam la teritorio de GDR fariĝis parto de FRG, la astronomoj en Altenburg laboris plu sub la patronado de la Naturesplora societo de la Osterlando. Sed la agado estis limigata je ĉeokazaj observoj. La Unua Teleskopa renkontiĝo aŭguste de la jaro 1995 plivastigis la rondon de interesiĝantoj kaj en aŭtuno de la jaro 1998 ili aliĝis kiel astronomia klubo ĉe la Unuiĝo de alternativaj junularprojektoj. En tiu tempo okazis gravaj astronomiaj eventoj, kies observadoj ne estis malhelpataj de aĉa vetero: la kometoj Hyakutake kaj Hale-Bopp, la kovriĝo de la saturno pere de la luno kaj kelkaj eklipsoj.

Krome la klubanoj komencis popularigi la astronomion per publikaj observadoj ankaŭ en ne-astronomiaj aranĝoj; por ekzemplo en la Tago de la eksterlandaj kunloĝantoj, ĉe festoj de la Unua majo, en la Tago de unuiĝoj k.s.