Altenburga Astronomia Unuiĝo "Bernhard Schmidt"

Renkontiĝoj en la restoracio "Stadt Gera" ekde la 20-a horo okazas ĉiun unuan mardon de la aktuala monato

Tiu ĉi paĝo priskribas la fondadon kaj disvolviĝon de la Astronomia Unuiĝo. Informoj pri la antaŭhistorio  troviĝas sur aldona paĝo. Same sur aldona paĝo estas kelkaj fotoj.

La unua antaŭprepara renkontiĝo por la fondiĝo de la astronomia unuiĝo okazis la 28-an de novembro en la jaro 2000 en la restoracio "Stadt Gera". Naŭ personoj partoprenis kaj vigle diskutis dum pli ol tri horoj. Vespera observado je la 10-a de decembro, planite kiel plia agado, malsukcesis pro la aĉa vetero. Intencita estis la observado de galaksioj de la aŭtuna ĉielo, amasiĝoj de steloj kaj nebuloj de la vintroĉielo, tiel kiel la observado de la planedoj Venuso Jupitero kaj Saturno.
Je la sekvanta renkontiĝo la 12-an de decembro partoprenis nur kelke da homoj. Sed la optimismon de la fondantoj de la unuiĝo tio ne povis detrui. La duan de januaro en 2001 la amantoj de steloj denove renkontiĝis por antaŭprepari la observadon de la unua luneklipso en la komenciĝanta tria jarmilo. La luneklipso je la naŭa de januaro spite al la prognozo de pluvo kaj efektivaj nuboj dum la komenco de la observado bone observeblis. ( vidu bildoj). Dum la eklipso okazis du kovriĝoj de steloj. La regionala sendostacio "tv altenburg" montris tuj poste en la Ĉiusemajna Retrospektivo eltiraĵojn de la videokasedo, sur kiu videblis unu el la stelokovradoj. La observadon per du 150-milimetraj reflektoroj de Intes kaj TAL partoprenis ankaŭ kelke da inaj kaj viraj interesiĝantoj el la loĝantaro, allogitaj pere de sciigoj de la regionalaj gazetoj kaj "tv altenburg".

Ĉe la posta restoracia renkontiĝo la 23-an de januaro la libertempaj astronomoj el Altenburg diskutis pri la luneklipsa observado kaj tiris konkludojn el la faritaj fotoj kaj videofilmoj. Ili decidis renkontiĝi estonte ĉiun unuan mardon de la aktuala monato. Je la sekvintaj renkontiĝoj ili rigardis kune videokasedojn. En unu vespero ili okupiĝis pri la temo: Webcam kiel CCD-kamerao ĉe teleskopo.

En la monato majo sekvis pliaj okazoj por komuna observado. Publika observado per du teleskopoj okaze de la manifestacio de la Unua majo trovis la konsenton de la vizitantoj. Du noktaj observadoj ĉe la vilaĝo Gödern havis kiel objektojn la galaksiojn de la Virgo-amasiĝo, diversajn nebulojn, kuglostelajn amasiĝojn, duoblajn stelojn kaj la Marson.

La elstaraj okazaĵoj en junio estis kaj publika observado de la marso en la aranĝo Muzea Nokto je la 16-a en la kastela parko kaj sunobservado la 17-an de junio, je la Tago de Unuiĝoj, ĉe la Brehm-monumento apud la naturscienca muzeo Mauritianum, ĉe kiu la muzeo kaj sia propra "rondo de subtenantoj" partoprenis.

Plia sunobersavado okazis ĉe la Amuzsporta Festo je la dek-a de oktobro.

En decembro oni diskutis pli intense ol antaŭe la aferon de la organizformo kaj decidis fondi la unuiĝon je la 8-a de januaro en la jaro 2001, kio poste ankaŭ tiel okazis. En tiu tago oni decidis la statuton kaj elektis estraron el kvar membroj. (Joachim Blobelt: instrumentozorganto, Georg Junge: kasadministranto, Alwin Friedel: vicprezidanto, kaj Frank Vohla: prezidanto).

La 27-an de januaro en la jaro 2002 oni registrigis la Astronomian Unuiĝon kun la numero VR771 en la unuiĝa registro de la distrikta tribunalo en Altenburg. Je la 8-a de aŭgusto en la jaro 2002 la financoficejo en Gera pretigis la provizoran decidon pri la publika utilo de la unuiĝo.